Bonvenon al tokipona.info

toki pona estas minimumisma lingvo,
kiu fokusiĝas pri la bonaj aferoj en la vivo.


  • toki pona estas lingvo kun nur 118 vortoj
  • vi povas ellerni toki pona dum unu pluvema tago
  • toki pona helpos al vi kompreni la mondon


toki pona estas filozofia lingvo kun centoj da parolantoj en la tuta mondo. Kontraŭe al aliaj planlingvoj, ĝi ne celas esti internacia lingvo, sed servi kiel komunikilo konstruita el plej bazaj ideoj tute sen malfacilaĵoj de nuna vivo.

toki pona jam havas sian literaturon - tradukitan kaj originalan, multaj homoj babilas inter si tokipone pere de Interreto, per leteroj aŭ persone (eĉ dum Esperantaj renkontiĝoj) kaj jam aperas tokiponaj videaĵoj ĉe Youtube.

En Julio 2013 estis eldonita la unua presita lernolibro de toki pona, kiu aĉeteblis dum SES 2013 kaj UK 2013. Ĉi tiu retpaĝaro donas al vi ĉiujn 76 da lecionoj el la libro kun aldonaĵoj, kiuj en la libro ne povas esti.


Mi kredas, ke vi povas lerni ĝin dum unu pluvema tago
aŭ dum unu semajno se vi ne rapidas

kial ne provi tion?


Ek!