33 - neoficialaj vortoj

proprajn nomojn (nomoj de personoj, landoj, lingvoj, religioj, urboj, ktp.)
oni en toki pona nomas neoficialaj vortoj
kaj uzas ilin laŭ apartaj reguloj.

mi olin e jan Niko. mi amas Nikon.
jan Bush li ike. Bush estas malbona.
mi toki e toki Epelanto. mi parolas Esperanton.
ma tomo Białystok li pona. Bjalistoko mojosas.
nasin sewi Puta li pona. Budhismo estas bona.

Precipe, ili ne povas stari solaj. Oni ĉiam konsideras ilin kiel adjektivojn kaj metas ilin post iun substantivon. Aldone ili estas la solaj vortoj en toki pona, kiuj komenciĝas per majuskla litero.

< antaŭa lecionosekva leciono >