38 - pi

ni supozu ke vi volas diri "drinkejo" en toki pona kaj okazas ke vi diras

tomo telo nasa

pensante, ke tio estas io kiel "loko de trinkaĵoj alkoholaj".
Sed ĉar vortoj ja grupiĝas de maldekstre dekstren:

((tomo telo) nasa) necesejo freneza

Por diri "loko de trinkaĵoj alkoholaj" vi bezonas uzi pi,
kiu servas por unue grupigi la vortojn, kiuj ĝin sekvas.

(tomo pi (telo nasa)) drinkejo

pi estas tre grava ilo por eviti ĉi tiajn konfuzojn.



< antaŭa lecionosekva leciono >