11 - kunmetitaj vortoj
multaj ideoj, kiuj en Esperanto esprimiĝas per unu vorto,
en toki pona esprimiĝas per 2 aŭ pli da vortoj.
- ilo moku
- manĝilo, forko, kulero,...
- ilo utala
- armilo
- jan pona
- amiko
- jan utala
- militisto
- jan unpa
- amoristo, fikamiko
- jan olin
- koramiko
- jan suli
- plenkreskulo
- jan lili
- infano
- telo nasa
- alkoholaĵo
- mi mute
- ni
- ona mute
- ili