Lesson

33 - neoficialaj vortoj


proprajn nomojn (nomoj de personoj, landoj, lingvoj, religioj, urboj, ktp.)
oni en toki pona nomas neoficialaj vortoj
kaj uzas ilin laŭ apartaj reguloj.


mi olin e jan Niko.
mi amas Nikon.
jan Bush li ike.
Bush estas malbona.
mi toki e toki Epelanto.
mi parolas Esperanton.
mi mute li lon ma Mesiko.
ni troviĝas en Meksiko.
ma tomo Białystok li pona.
Bjalistoko mojosas.
nasin sewi Puta li pona.
budhismo estas bona.

Precipe, ili ne povas stari solaj. Oni ĉiam konsideras ilin kiel
adjektivojn kaj metas ilin post iun substantivon. Aldone ili estas la
solaj vortoj en toki pona, kiuj komenciĝas per majuskla litero.